Nøtterøy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nøtterøy (Norvegio)
Nøtterøy (Norvegio)
DMS

Nøtterøy estas komunumo kaj samtempe ankaŭ ties centra insulo en la provinco Vestfold de Norvegio. La komunumo kovras areon de 59 kvadrataj kilometroj kaj la 1-an de januaro 2012 havis 20 995 loĝantojn. La teritorio konsistas precipe el la insulo Nøtterøy kaj la pli malgrandaj insuloj Føynland kun la loĝloko Husøy nordoriente proksime de la kontinenta parto de Norvegio, kaj Veierland sudokcidente - vidalvide al la loĝloko Tevik de la insulo Nøtterøy. Krome tamen ankoruax proksimume 175 pliaj insuletoj ĉirkaŭaj kompletigas la teritorion. Plejparto de la komunumanoj vivas en la loĝloko Teie sur la insulo Nøtterøy.

insula impreso: la markolo Aaroysund