Nacia Galerio de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Galerio de Armenio (armene, Հայաստանի Ազգային Պատկերասրահ) estas la ĉefa muzeo de Erevano, ĉefurbo de Armenio. Ĝi troviĝas en la placo de la Respubliko, unu el la neŭralgiaj centroj de la urbo, en la sama konstruaĵo kie troviĝas la Muzeo pri Historio de Armenio.

Historio

En 1918, fondiĝis la Armena Demokratia Respubliko en la teritorio ĉe la piedoj de la monto Ararato kaj ĉirkaŭ la monto Aragaco.De tiam, multaj armenoj ekzilitaj en la tuta mondo alvenis al sia lando kaj konstruiĝis en Erevano la Nacia Teatro kaj Lernejo pri Dramarto, Nacia Konservatorio (1919), Universitato (1920), kaj aliaj institutoj. Post la sovetigo de la lando, oni konstruis la Operon kaj la Ŝtatan Muzeon.

La konstruaĵo de la Galerio finkonstruiĝis en 1921, de la arkitekto Aleksandro Tamanjan. En tiu jaro inaŭguriĝis la Galerio, difinita kiel la «artisma sekcio de la ŝtata muzeo». En ĝiaj komencoj, la organizado de la sekcio estis taskata al la pentristo Martiros Sarjan, kiu abandonis Rostov-na-Donu por akcepti tiun taskon kaj prepari la unuan ekspozicion per verkaĵoj de armenaj artistoj; iom poste, la kolektaro de pentraĵoj de la Instituto Lazarev de Moskvo estis sendata al Erevano.

En 1935, la artisma sekcio, kiu komenciĝis riĉiĝi estis transformata en «Art-Muzeo», poste en «Ŝtata Galerio de Armenio» en 1947, por fine konvertiĝi en la «Nacia Galerio de Armenio», okaze de la sendependiĝo de Armenio en 1991. Ekde ĝiaj komencoj, la galerio fariĝis grava kolekto el aĉetaĵoj aŭ donacoj de artaj verkaĵoj.