Nacia parko Ranomafana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo al la Nacia Parko Ranomafana.

Nacia Parko Ranomafana situas en la sudorienta parto de Madagaskaro en Supra Maciatro kaj Vatovavi-Fitovinani. Kun pli da 41,600 hektaroj de humidarbara klimato, la parko estas hejmo de kelkaj raraj specioj de flaŭro kaj faŭno kiaj la lemuroj. La parko estis deklarita en 1991 cele konservi la unikan biodiversecon de la loka ekosistemo kaj malpliigi la homan premon sur la protektata areo.