Nacia tago de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sveda flago.
La Princino Viktoria ĉe festo de la nacia tago en 2006.

La Nacia tago de Svedio, aŭ la sveda flagotago (Sveriges nationaldagsvenska flaggans dag) estas festata en Svedio ĉiujare la 6-an de junio. La Riksdag (la sveda parlamento) faris la daton Nacia tago en 1983. Antaŭe, oni nur honoris ĝin kiel la "svedan flagotagon."

Historio

La tradicio de la festo je tiu dato komenciĝis dum la 1910-aj jaroj ĉe la Stokholma Olimpia Stadiono, honore al la elekto de la Reĝo Gustavo Vasa en 1523. Oni ofte konsideras tiun ĉi okazon la fondiĝo de moderna Svedio.

Iuj dubas la validecon de tio kiel nacia festotago, kaj oni ne vere festis ĝin ĝis kelkaj jardekoj poste. Tamen, tiu ĉi evento ja signifas la finon de la dane regita Unio de Kalmar, do iusence ĝi ja markas la svedan sendependiĝon, kvankam la evento okazis antaŭ tiom longe, ke ĝi ne plu forte enestas la socian konscion same kiel, ekzemple, la Syttende Mai de Norvegio.

En 2005 ĝi fariĝis oficiala sveda publika festotago, anstataŭigante la pentekostan lundon. Tiu ĉi ŝanĝo signifis, ke la laboristoj havis malpli da senlaboraj tagoj (kaj pli da laboraj), ĉar la 6-a de junio foje okazas dum la semajnfino, malkiel la pentekosta lundo, kiu ĉiam okazas lunde. Pro tio, kelkaj svedaj sindikatoj plendas. Oni nun solvis tiun problemon, kaj tiaokaze ĉiu laboristo gajnas ok horojn da senlabora tempo por uzi iam ajn.

Parencaj eventoj

  • 1523 - Gustavo Vasa estas elektita kiel Reĝo de Svedio, markante la finon de la Unio de Kalmar.
  • 1654 - Karolo la 10-a Gustavo de Svedio regas post sia kuzino Kristina, post ŝia abdikiĝo.
  • 1809 - Svedio deklaras novan Instrumenton de Registaro, kiu restarigas politikan potencon al la Riksdag de la Bienoj.
  • 1857 - Sofia de Nassau geedziĝas kun la estonta reĝo Oskaro la 2-a de Svedio-Norvegio.
  • 1974 - Svedio deklaras novan Instrumenton de Registaro, farante Svedion Konstitucia Monarĥio, kun parlamentismo en la konstitucio.

La eventojn de 1523 kaj 1809 oni ĝenerale rigardas kiel la plej gravaj.