Nacio de Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Predikisto de la NdI en 1999, Britio.

La Nacio de Islamo (angle: Nation of Islam, NOI) estas religia kaj socipolitika organizo fondita en Usono de Wallace Fard Muhammad en 1930 kun la celo revlivigi la spiritan, mensan, socian kaj ekonomian konsciencon de nigraj geviroj de Usono kaj la cetero de la mondo.

Ekde 1934, post la malapero de Fard Muhammad, ĝis 1975, estis gvidita de Elijah Muhammad. Post la morto de Elijah, la organizo dividiĝis en du frakciojn, unu alproksimiĝis al tradicia Islamo sub Warith Deen Muhammad, kaj la alia parto pli radikaliĝis sub Louis Farrakhan.

Nuntempe, la Ministro Louis Farrakhan estas la gvidanto de la rekonstruita Nacio de Islamo. Ĝia sidejo centra troviĝas en Ĉikago, Ilinojso.


Eksteraj ligiloj