Neusiedler See

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lago FertőNeusiedl (hungare Fertõ-tó, germane Neusiedler See, latine Lacus Peiso) estas malprofunda akvo ĉe limoj de Aŭstrio kaj Hungario. La hungara nomo Fertő (aperinta en dokumento jam en 1074 aludas ties marĉajn proprecojn, dum la aŭstra nomo venas de urbo Neusiedl am See.

Lago Fertő

La lago apartenas al Monda Heredaĵo kaj Nacia parko.

Ĝi elformiĝis antaŭ jarmiloj, en la supra plejstocena epoko per tektonika movo. La lago situas 113 m super la marnivelo, tiel ĝi estas plej malalta loko de Auŝtrio. La lago longas 35 km kaj larĝas 7–15 km, la akvosurfaco estas 309 km2 (el kiu 75 km2 apartenas al Hungario).

Ĝia akvokolekta areo estas 1230 km2, ĝin alfluas nur kelkaj rojoj (Vulka kaj Rákos) kaj subteraj akvofontoj, sed ne havas elfluanton.

La akvo de la lago estas milde sala kaj tre malprofunda (ĝenerale 50–60 cm, maksimume 180 cm) kaj ŝanĝiĝas depende la vetero. La vintra frostiĝo de la lago kelkfoje – ĉe malalta akvosurfaco – minacas la bestaron.

Oni konstruis en 1873–95 kanalon (Hansági-főcsatorna) al Répce kaj Rábca.

La lago estas forte kovrita per fragmito (preskaŭ duonon de la surfaco), en kiuj vivas multaj maloftaj birdoj, bestoj (ekz. granda egretardeo, plataleo, tufgrebo, marĉa cirkuo, kampa kobitido, diversaj insektoj).

La lagon protektas du kunlaborantaj naciaj parkoj: la hungara Nacia Parko Fertõ–Hanság kaj la aŭstra nacia Parko Neusiedlersee-Seewinkel.

La lago bonefikas je klimato, grundakva nivelo de la ĉirkaŭo, servas bazmaterialon por la celuloza industrio, ŝtatata ripozloko de la Vienaj loĝantoj.

Gravaj komunumoj apud la lagobordo estas Neusiedl am See, Podersdorf am See kaj Rust.