Nikolaj Kapustin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolai Girŝeviĉ Kapustin (Ruse: Николай Гиршевич Капустин) (naskiĝis la 22-an de novembro, 1937 en Gorlovka, Ukrainio) estas rusia komponisto kaj pianisto.

Li komponas verkojn, en ĵaz-klasika stilo.

Kapustin studis pianon kun Avrelian Rubaĥ (studento de Felix Blumenfeld, kiu ankaŭ instruis Simon Barere kaj Vladimir Horowitz) kaj, poste, kun Aleksandr Goldenweiser ĉe la Moskva Konservatorio. Dum la 1950-aj jaroj li akiris reputacion kiel ĵazpianisto, aranĝisto kaj komponisto.

Inter aliaj, la pianistoj Steven Osborne, Marc-André Hamelin, kaj Masahiro Kawakami registris kompaktajn diskojn havantajn nur muzikon de Kapustin.

Eksteraj ligiloj