Nintendo Entertainment System

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nintendo Entertainment System

NES (Nintendo Entertainment System) ludkonzolo far firmao Nintendo. La 8-bita konzolo estas daŭrigo de Famicom kaj havis pli komputilan aspekton. NES estis prezentita en 1985, sed vasta vendo estis lanĉita en februaro de 1986. Ekzistis du variantoj de komplektado. La unua (249 $) havis R.O.B. (Robotic Operating Buddy) - robotoaspekta ludkontrolilo, uzata en ludoj, du ordinarajn ludkontrolilojn, ludan lumpistolon Zapper kaj ludojn Gyromite (por R.O.B.), Duck Hunt kaj Super Mario Bros. La dua kostis 199 $ kaj havis nur ludkontrolilojn kaj Super Mario Bros. Interalie dank'al NES stirkruceto ĉe ludkontroliloj iĝis defakta normo por ĉiuj konzoloj. Post krizo de 1983 j vendado estis komplika kaj Nintendo eĉ promesis al vendistoj aĉeti ĉiujn nevenditajn konzolojn. Tamen ĉiuj timoj estis vanaj - dum jaro estis venditaj 20 milionoj konzolo, dekoble plimulte ol ĉuj konzoloj sume. Krom aparatoj Nintendo fabrikis ludkartoĉojn, sed en 1988 j, pro manko de ĉipoj, permesis la produktadon al aliaj firmaoj. Pro premo de 16-bitaj konzoloj (ekz TurboGrafx-16Sega Megadrive) Nintendo ekproduktis novan konzolon Super NES. Sume en mondo estis venditaj proksimume 65 milionoj da konzoloj NES far Nintendo kaj proksimume 500 milionoj. Oni opinias, ke NES estas plej pupulara ludkonzolo en historio de komputilaj ludoj. Krom originalaj konzoloj oni produktis amasegon de klonoj ekz Dendy, Kenga, Bitman.

Teĥnika priskribo de NES

  • procesoro: 8-bita ico Ricoh kun kerno MOS Technology 6502 kaj DMA-kontrolilo, frekvenco 1,79 MHz (NTSC) kaj 1,66 MHz (PAL);
  • memoro: 2 KB ĉefmemoro el kiuj 256 B estas destinataj por sprajtoj kas 28 B por koloroj, kapacito de ludkartoĉoj 8 KB;
  • vidiga sistemo: grafika pereferia procesoro Ricoh kun frekvenco 5,37 MHz (NTSC) aŭ 5,32 MHz (PAL), 256x240 (PAL) kaj 256x224 (NTSC);
  • sonsistemo: 5-kanala cifereca-analoga transformilo kun kanalo de delta-modulado DMC.