Nord-Oseta ASSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nord-Osetia ASSR)
Saltu al: navigado, serĉo
flago de la Nord-Osetia ASSR

La Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, malllonge Nord-Oseta ASSR (osete Цæгат Иристоны Автономон Советон Социалистон Республикæ; ruse Северо-Осетинская Автономная Советская Социалистическая Республика) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio. Ĝia ĉefurbo estis Vladikavkazo, kiu de 1931 ĝis 1944 kaj de 1954 ĝis 1990 nomiĝis Orĝonikidze (Орджоникидзе), omaĝe al Sergo Orĝonikidze, kaj inter 1944 kaj 1954 nomiĝis Dzauĝikau (Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko.

La 7-an de junio 1924 ene de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko ekestis "Nord-Oseta aŭtonoma provinco", kiu la 5-an de decembro 1936 ricevis la nomon "Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko", kiun ĝi tenis ĝis la disfalo de Sovetunio en 1991. Post tio la regiono konservis kiel statuson kiel respubliko ene de la Rusia Federacio kaj nun nomatas Nord-Osetio-Alanio.