Novjorka Historia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Rapalje Children, John Durand, 1768. Kolekto de la Novjorka Historia Societo.
Lojalistaj koloniaj trupoj garde de la societan konstruaĵon el la ribeluloj de George Washington.

La Novjorka Historia Societo, en angla New-York Historical Society, estas usonhistoria muzeo kaj biblioteko situanta en Novjorko angule de la 77a Strato kaj la avenuo Central Park West en Manhatano. Fondita en 1804 kiel unua novjorka muzeo, la "New-York Historical Society" prezentas ekspoziciojn, publikaj programojn kaj priserĉadon kiu esploras la riĉan historion de Novjorko kaj de la lando. Renovigo de la ĉefa konstruaĵo estis kompletata en novembro 2011 kaj tiele ĝi estas pli malferma al la publiko, havigas spacon por interagada porinfana muzeo, kaj aliajn ŝanĝojn por plibonigi la aliron al ties kolektoj.

Ekde 2004, la prezidento de la Historia Societo estis Louise Mirrer, kiu estis antaŭe Ekzekuta Vicparolanto por Akademiaj Aferoj de la Urba Universitato de Novjorko.[1] Komence en 2005, la muzeo prezentis ekan dujaran ekspozicion pri Sklaveco en Novjorko, ties plej granda tem-ekspozicio en 200 jaroj, pri temo kiun neniam antaŭe estis tuŝinta. Ĝi inkludis artekspozicion fare de artistoj invititaj uzi la muzeajn kolektojn en siaj verkoj.

Koordinatoj: 40° 46′ 45″ N 73° 58′ 27″ U / 40.77917 °N, 73.97417 °U / 40.77917; -73.97417 (mapo)

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

  1. About the President and CEO. New-York Historical Society. Alirita 6a Junio 2012.