Oĉakiv
Oĉakiv (ukraine Очаків; ruse Очаков) estas ukrainia havenurbo en la regiono Mikolajiv, kun ĉ. 10.000 loĝantoj.
Oĉakiv estis fortikaĵo de la Osmana imperio ĉe la kunfluo de Dnepr-Bug-Liman, ĝis ĝin konkeris Rusio en 1788.
La fama fabela rajdado sur kanonkuglo de Barono Münchhausen okazis ĉe konkero de la fortikaĵo.