Oksalidacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oxalis enneaphylla
Averrhoa bilimbi
Averrhoa carambola
Floro de Oxalis acetosella

La oksalidacoj (Oxalidaceae) estas familio inter la dukotiledonaj plantoj (Eudicotyledon) kaj la ordo oksalidaloj (Oxalidales). La familio havas kvin genrojn kaj ĉ. 950 speciojn.

Plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.

La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.

Konata genro estas la oksalido.