Orienta Kablando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Orienta Kablando.

Orienta Kablando (aŭ Orienta Kaboprovinco) estas sud-afrika provinco. Ĝia ĉefurbo estas Bisho. Ĝi estas naskiĝloko de multaj elstaraj sud-afrikanoj, kiaj Nelson Mandela kaj Thabo Mbeki.

Ĝi estas granda je 169 580 km² (13,9% de la tuta nacia areo) kaj enhavas 6 436 761 da loĝantoj (14,4% de la tuta nacia loĝantaro) laŭ popolnombrado farita en 2001.