Otoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

OtoniOthoniOthonoi (novgreke Οθωνοί) estas greka insulo kun 100 konstantaj loĝantoj sur ĉ. 10 km², ĝi estas la plej granda insulo de la Diapontaj insuloj (aŭ Otoniaj insuloj). Ĝi fomas samtempe memstaran komunumon (novgreke κοινότητα, Kinotita) ene de la Korfua prefektujo.

Otoni estas la plej okcidenta insulo kaj komunumo de Grekio. Ĝi situas ĉ. 20 km nordokcidente de Korfuo kaj ĉ. 69 km de Kabo Otranto de la itala duoninsulo. La insulo havas longon de 5,6 km en orienta-okcidenta direkto, ĝi larĝas ĉ. 3,6 km. Ĝia plej alta monteto estas Fano aŭ Merovigli kun alto de 393 m.

Plimulto de la insulanoj vivtenas sin el agrikulturo (ĉefe per kultivado de olivarboj), el fiŝkaptado kaj etaparte el turismo. Ekzistas trafika kontakto al urbo Korfuo (transportas ankaŭ aŭtomobilojn) kaj al Agios Stefanos, turisma loko en norda Korfuo, de kie oni organizas ekskursajn veturojn. Krom la havenloko Ammos, ekzistas ankaŭ la iama ĉefloko Chorio kaj multaj disaj setlejoj sur la insulo.

Eksteraj ligiloj