Pagĉesigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Averto ĉe montrofenestro pri fermo de vendejo pro ebla Pagĉesigo

Oni nomas kiel Pagĉesigo, NesolventecoPaghaltigo (en angla debt moratorium), la ekonomian kaj juran situacion de persono, familio, entrepreno aŭ komerca societo kiam tiu ne povas pagi la totalon de siaj ŝuldoj ĉu siaj pruntistoj pro manko de kontanta mono. Estas proceduro kiu celas alveni al interkonsento inter la ŝuldanto kaj la ŝuldatoj, sub jura superrigardo, pri la maniero per kiu oni pagos.

La diferenco kun la bankroto troviĝas je tio ke ĉe la Pagĉesigo, la ŝuldanto povas posedi sufiĉan havaĵon por respondeci antaŭ ŝuldoj, sed la tuj disponebla mono ne estas sufiĉa. Ekzemple, tiu povas posedi nemoveblaĵojn aŭ fiksan havaĵon de valoro supera al ties ŝuldoj, sed tiu ne povas pagi ilin je la antaŭvidita limdato. Pro tio oni diras ankaŭ, ke la Pagĉesigo estas provizora situacio, dum la bankroto estas definitiva.

La sekvota proceduro varias depende de la landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]