Palaco de Rudygier en Bjalistoko
Aspekto
Palaco de Rudygier en Bjalistoko | |||
---|---|---|---|
palaco | |||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Bjalistoko | ||
Situo | |||
Geografia situo | 53° 6′ 34″ N, 23° 12′ 16″ O (mapo)53.109423.2044Koordinatoj: 53° 6′ 34″ N, 23° 12′ 16″ O (mapo) | ||
| |||
La Palaco de familio Krusenstern, poste de familioj Rüdiger kaj Lubomirski, konstruita de barono Aleksandro Krusenstern en la duono de la 19-a jarcento en novklasikisma stilo. Dum la 2-a mondmilito ĝi estis bjalistoka sidejo de la ĉefo de la tiama t.n. civila administracio de la distrikto Bjalistoko, Erich Koch. La palaco estis bruligita en 1944 kaj rekonstruita en la jaroj 1956-1957. Ĝi staras en la kvartalo Dojlidy kaj estas ĉirkaŭita de 19-jarcenta parko. Hodiaŭ ĝi estas la sidejo de Altlernejo de Publika Administracio.