Panevėžys (subdistrikto)
Subdistrikta komunumo Panevėžys | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Panevėžys |
nombro de loĝantoj: | 43 200 (komunumo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 2179 km² |
La subdistrikta komunumo Panevėžys (litove Panevėžio rajono savivaldybė) situas en la nordo de Litovio, apartenas al la distrikto Panevėžys kaj ĉiuflanke ĉirkaŭas ties ĉefurbon, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la subdistrikta komunumo, sen ke la urbo Panevėžys apartenus al la subdistrikta komunumo (kvankam tie eĉ troviĝas la komunuma administrejo). Dum la jaro 2005, la komunumo havis 43 200 loĝantojn. La sola loĝloko kun urba statuso ene de ĝia teritorio nomiĝas Ramygala kaj havas 1 700 loĝantojn; krome ekzistas 8 urbetoj kaj 752 vilaĝoj.