Papilia efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papilia efiko (aŭ papilio-efiko) estas esprimo, kiu entenas gravecon de la komencaj kondiĉoj en teorio de kaoso. Baza principo estas, ke etaj modifoj de la komencaj kondiĉoj en dinamika sistemo povas ŝanĝi grave la longtempan funkciadon de la sistemo, povas konduki al neatendita ĉena reakcio.

Pri ĝi verkis studaĵon Edward Lorenz [edvard lorenc] en 1963 por la Novjorka Scienca Universitato. Laŭ la studaĵo, „iu meteologo rimarkis, ke tiu teorio estas ĝusta, tiam unuopa flugilfrapo de mevo povas ŝanĝi por eterno la proceson de la meteologio”. En pli postaj prelegoj, studaĵoj de Lorenz, li uzis la papilion, kiun verŝajne inspiris bildo, produktita de Lorenc-atraktoro, kiu similas al papilio. Laŭ aliaj teorioj, la papilio estas naskaĵo de fikcio, kies bazo estas novelo de Ray Bradbury, verkita en 1952 ("A Sound of Thunder"), kvankam tion nenio pruvas.

Graveco de agnsoko de la papilia efiko estas, ke ŝanĝiĝon de kompleksaj sistemoj - ekz. vetero, borso - oni ne povas bone aŭguri je difinita tempo.

Ekzemplo de papilia efiko: La tunizia junulo Mohamed Bouazizi ne havis vendopermeson pri legomoj, tiel policanoj konfiskis liajn varojn, aŭtomobilon. Pro la senespera situacio kaj la polica humiligo, li bruligis sin publike. Lia morto kaŭzis amasprotestojn kaj tio kondukis al fuĝo de la aŭtokrata prezidento Zine El Abidine Ben Ali kaj al demokratiaj reformoj en la lando. La sukceso de la amasprotestoj instigis junulojn en Egiptio kaj en aliaj arabaj landoj same protesti por libereco, liberaj elektoj, reformoj.