Parc de Montsouris (stacidomo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Parko Montsouris. |
Parc de Montsouris | ||||
---|---|---|---|---|
Stacidomo Parc de Montsouris
| ||||
fervoja stacidomo | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 13-a | |||
Geografia situo | 48° 49′ 17″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)48.82142.343Koordinatoj: 48° 49′ 17″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1867 | |||
Fermo | 1934 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trajno-linio | Petite Ceinture | |||
Parc de Montsouris estis franca stacidomo de Fervojo Petite Ceinture, situinta en la 13-a arondismento de Parizo, ĉe n-ro 67, Strato de l'Amiral-Mouchez, en regiono Francilio.
Stacidomo[redakti | redakti fonton]
La stacio Parc de Montsouris situis ĉe kilometra punkto (PK) 15,780 de la linio Petite Ceinture, nuntempe elservigita, inter la stacioj Montrouge kaj La Maison-Blanche.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua stacio malfermis la 25-an de februaro 1867 kaj nomiĝis "La Glacière-Gentilly". Ĝi estis alinomita "Parc de Montsouris" en 1900.
Kiel la cetero de Fervojo Petite Ceinture, la stacidomo fermiĝis al pasaĝera trafiko la 23-an de julio 1934 [1]. Ĝi estis detruita kaj domkonstruaĵo okupas la lokon.