Parko Edworthy
Parko Edworthy (angle: Edworthy Park) estas urba parko en la sudokcidento de Kalgario (Alberto) ĉe la suda riverbordo de la Bow. La trakoj de la Kanad-Pacifika Fervojo trairas la parkon laŭlonge.
La parko havas areon de 1,27 km²; en ĝi estas pli ol 5 km da vojoj por promenado kaj biciklado.
Naturo
La parko havas apudriveran arbaron kun tremolo, saliko kaj balzam-poploj inter la arboj, kun iom da prerio kaj miksita arbustejo, kaj krutaĵo kie ĉefe estas blanka piceo. Kun la piceoj estas izolita grupo de duglasaj abioj, iuj havas pli ol 400 jaroj.
Aŭtovojaj planoj
Antaŭ la mezaj 1990-aj jaroj, la urba registaro de Kalgario ĉiam intencis ke Parko Edworthy estu provizora parko, iam anstataŭigota per etendiĝo de Rapidvojo Shaganappi kiu ligiĝus kun Rapidvojo Sarcee kaj Rapidvojo Bow ĉe granda transirejo uzanta la plimulto de la sudokcidenta parto de la parko. Dum evoluado de la Kalgaria Transporto-Plano en 1995, publika protestado pri evoluigo de la rapidvojo forigis pluan planado pri rapidvojo.[1]
Referencoj
- ↑ . Alirita 2007-07-04.