Potskrapilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pastoskrapilo)
Potskrapilo
Potskrapilo post uzado

Potskrapilo, pastoskrapilo[1], estas kuirilo per kiu oni povas skrapi la lastajn restaĵojn el poto aŭ vazo. Laŭ funkcio ĝi estas komparebla kun botelskrapilo.

Ĝi konsistas el tenilo kun alfiksita pli larĝa parto el alia materialo (plejofte silikonojn) fakte speco de supla spatelo. Per la uzo de supla kaj relative mola materialo unuflanke eblas por forigi la lastajn restaĵojn el la kurbaj partoj de la poto aŭ vazo, aliflanke la materialo preventas damaĝon de la skrapita objekto (ekzemple la teflona tavolo). Plejofte la ekstremaĵo havas kaj rektan kaj rondigitan angulon, por atingi ĉiujn partojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rüdiger Eichholtz: Esperanta Bildvortaro, p. 89