Pater Patriae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pater patriae)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pater Patriae (plurale Patres Patriae), ankaŭ kiel Parens Patriae, estas Latina honora titolo signifa "Patro de la lando", aŭ pli laŭvorte, "Patro de la Patrio" aŭ Patripatro. La honoro esti nomita pater patriae estis havigita de la Romia Senato.

Ĝi estis unuafoje havigita al la romia generalo Marko Furio Kamilo en 386 a.K., kiu pro sia rolo en la sekvo de la Gaŭla sieĝo de Romo estis konsiderita dua fondinto de la urbo, kies posteulo de Romulo.

Tri jarcentojn poste, ĝi ests atribuita al la oratoro kaj ŝtatestro Marko Tulio Cicerono pro ties parto en la subpremado de la Katilina konspiro dum sia konsuleco en 63 a.K. Ĝi estis poste havigita al Julio Cezaro kiu kiel diktatoro iĝis de facto reganto de la Romia respubliko kaj de ties imperium, ĉar li finigis la enlandajn militojn. La Senato voĉdonis la titolon al Cezaro Aŭgusto en la jaro 2 a.K., sed ĝi ne estis tiom grava, kiom aliaj titoloj kiaj Imperator, Caesar, Augustus, princeps senatus, pontifex maximus kaj tribunicia potestas. Laŭ la historiisto Suetonio, al la posteulo de Aŭgusto, nome Tiberio, oni proponis tiun titolon, sed li malakceptis ĝin.[1]

Ĝi estis uzata ankaŭ de George Washington kaj de Viktoro Emanuelo la 2-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suetonio • Vivo de Tiberio. [1] Alirita la 28an de Majo 2018.