Pasigrafio de Maimieux
Aspekto
(Alidirektita el Pazigrafio de Maimieux)
La Pasigrafio de Maimieux estas eble la unua projekto de pasigrafio, proponita de Joseph de Maimieux en 1795. Li tre interesigis homojn en Francio en la fino de 18-a jarcento. La projekto estis unue anoncita de la revuoj Décade philosophique kaj Magasin encyclopedique kaj publikita en libro en 1797. La Conseil des Anciens (Senato) de Francio, apogis la ideon kaj eĉ Napoleono, kiel konsulo, apogis ĝin. Maimieux uzis sian inventon en lernejo kaj la projekto estis sendita al Institut national des sciences et des arts (Nacia instituto de sciencoj kaj artoj) en 1798 por ĝia aprobo kaj estis publikita en Mémoires de l’Institut.