Peda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La peda lingvo (ankaŭ nomata nord-sota) estas bantua lingvo disvastiĝinta precipe en Respubliko Sud-Afriko (9% de la sudafrika loĝantaro). Ĝi apartenas kun la sud-sota (Sesotho) kaj cvana al la subgrupo sotaj lingvoj. La peda lingvo estas la gepatra lingvo precipe de la pedoj.

La nord-sota kaj la sud-sota lingvoj estas preskaŭ identaj kaj proksime parencaj kun la cvana lingvo (en Bocvana). "La latinbazita skribitigo komence de la 20-a jarcento kondukis al diversaj skribtradicioj por la nord-sota (Transvalo) unuflanke kaj la sud-sota (precipe en Lesoto) aliflanke." (M. Reh, Sotho. En: H. Glück (eldonisto), Metzler Lexikon Sprache, Bamberg 1993, p. 562.germanlingve)

Historio

Luteranaj misiistoj el Berlino ludis gravan rolon je la skribitigo de la lingvo.

Eksteraj ligiloj