Penuta Familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Etnografio > Etno > Klasifiko de etnoj > Indianaj Familioj > Penuta familio


Lingvofamilio de Amerikaj indianoj. Reprezentantoj: Kiĉeoj (1 mln), Kakĉikeloj (730 mil), Majaoj (675 mil). Totala kvanto: 5.1 mln.


KAKĈIKELOJ

  • Nomo: [f] Kakchikeliens; [r] kakĉikeli
  • Popolo en Gvatemalo, 350 mil (1992).
  • Lingvo: kakĉikela.
  • Kredantoj: katolikoj.

KEKĈOJ

  • Nomo: [f] Quekchiens; [r] kekĉi
  • Indiana popolo en Gvatemalo (310 mil). Loĝas ankaŭ en Salvadoro kaj Belizo. Totala kvanto: 325 mil (1992).
  • Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
  • Kredantoj: katolikoj.

KIĈEOJ

  • Nomo: [m] keĉelah; [f] Quitches; [r] kiĉe
  • Indiana popolo en Gvatemalo, 300 mil (1992).
  • Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

MAJAOJ

  • Nomoj: [m] jukateki; [f] Mayas; [r] maja
  • Indiana popolo en Meksiko, Gvatemalo (Jukatana duoninsulo) kaj Belizo. Entute 700 mil, inter ili en Meksiko 670 mil (1992).
  • Lingvo: de maja branĉo de familio maja-kiĉe.
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Idoj de majaoj - kreintoj de unu el antikvaj civilizoj de Ameriko, ekzistantaj sur la teritorioj de Meksiko, Honduro, Gvatemalo.

MAMEOJ

  • Nomoj: [m] mam; [f] Mames; [r] mame
  • Indiana popolo en Gvatemalo (290 mil, 1992) kaj najbaraj regionoj de Meksiko (10 mil).
  • Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

PENUTOJ

  • Nomoj: [f] Penutiens; [r] penuti
  • Grupo de indianaj popoloj (cimŝianoj, sahaptinoj k.a.) okcidento de Usono (10 mil, 1992).
  • Lingvo: penuta.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

TOTONAKOJ

  • Nomoj: [f] Totonakiens; [r] totonaki
  • Indiana popolo en Meksiko, 200 mil (1992).
  • Lingvo: parenca al penutaj lingvoj.
  • Kredantoj: katolikoj.