Percy Williams Bridgman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percy Williams Bridgman

Percy Williams BRIDGMAN (21-an de aprilo 1882, Kembriĝo, Massachusetts, Usono – 20-an de aŭgusto 1961, Randolph, New Hampshire) estis usona eksperimenta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1946 pro studado de materialoj en alta temperaturo kaj premo.

Li studis en la Harvarda Universitato de 1900, akiris gradon de M. A. en 1905, doktoriĝis en 1908. Li komencis eksperimentojn en 1908 pri statikaj grandaj premoj. Liaj esploroj okazis je ĉ. 6500 atmosfera premo, poste etendiĝis ĝis premo de pli ol 100.000 atmosferoj kaj fine atingis 400.000 atmosferojn. Ĉar tiu estis nova esplora tereno, la plimulton de la necesaj iloj por tio li devis krei, konstrui.

Lia plej grava inventaĵo estis specifa ŝtopigo, en kiu la premo estas ĉiam pli granda ol en la subprema likvo, tiel la fermado estas memferma. Bridgman uzis poste la novajn ŝtaltipojn, diversajn alojojn de metaloj kaj varmorezistaj kombinaĵoj. Tiam li analizis kunpremitan fluidaĵojn, solidaĵojn, ties fizikajn proprecojn.

Kvankam Bridgman mem ne produktis diamantojn, provis tion. Liaj esploroj helpis esploristojn de General Electric Company en 1955 produkti diamanton. Oni sintezis per pluevoluigo de liaj metodoj aliajn mineralojn.

Bridgman en 1919 iĝis ordinara profesoro de la Harvardo, en 1926 „Hollis”- kaj en 1950 „Higgins”-profesoro.

Kiam li rekonis en 1961 kanceran malsanon, li mortigis sin.

Vidu ankaŭ