Petro de Žitava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petr Žitavský (naskiĝis inter 1260-1270 - mortis ĉ. 1339) estis abato kaj kronikisto en Zbraslav.

Li devenis el Zittau en Germanio, kiu tiam apartenis al Bohemio kaj havis ĉeĥan nomon Žitava. Post 1297 li eniris cistercianan monaĥejon kaj fariĝis konfidanto de abato Konrado kaj lia akompananto dum liaj eksterlandaj vojaĝoj. En 1313 li mem fariĝis abato.

En sia latinlingva Kroniko de Zbraslav (Chronicon Auluae Regiae) li daŭrigis verkon de abato Oto (tiu abatis mallonge en 1297), kiu celis omaĝi la fondinton de la monaĥejo, Venceslaon la 2-a. La verko de Oto ĉesis ĉe la jaro 1297.

Petro vastigis la temon, priskribis la historion de la tuta lando kaj mencias ankaŭ eksterlandajn eventojn, precipe tiujn, kiujn li mem ĉeestis. La kroniko finiĝas en 1338. La kroniko estas verkita per kultivita stilo kaj traplektita per versoj kaj citaĵoj el klasikuloj.