Filanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phyllanthus)
Phyllanthus mirabilis

Filanto (Phyllanthus) estas multspecia genro el familio eŭforbiacoj. Ili estas plejparte daŭrafoliaj arboj kaj arbedoj, ŝajne havantaj kunmetajn foliojn pro ŝosetoj platiĝintaj al simplaj kaj stipulohavaj kladodioj aŭ pro folioj plumer-aranĝaj sur la ŝosoj, kun veraj folioj simplaj, alternaj, rudimentaj ĉe iuj specioj. La floroj estas unu- aŭ du-seksaj, malgrandaj, senpetalaj, unuopaj aŭ ariĝintaj en cumojn aŭ glomerulojn.

La specioj kreskas en tropiko kaj subtropiko, la genro havas pli ol 600 speciojn, el kiuj pluraj pororname kultivataj.

Specioj[redakti | redakti fonton]