Piedo (poetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko. Oni distingas ekzemple inter jenaj piedoj:

  • amfibrako: ̆ ¯ ̆ ("Tra densa mallumo briletas la celo")
  • anapesto: ̆ ̆ ¯ ("Ne riproĉu la sorton, ho juna animo")
  • daktilo: ¯ ̆ ̆ ("Kanto sincera de mia animo")
  • jambo: ̆ ¯ ("Mi amis vin")
  • tribrako: ̆ ̆ ̆ ("")
  • trokeo: ¯ ̆ ("En la mondon venis nova sento")
  • spondeo: ¯ ¯ ("")

(Ĉiuj ekzemploj el la Fundamenta krestomatio).

Diversaj lingvoj uzas malsamajn distingojn inter la elementoj ̆ kaj ¯; ili povas esti mallonga/longaj aŭ sen-/kunakcentaj. Akcentaj metrikoj malfacile produktas certajn piedojn, ekzemple la spondeon aŭ la tribrakon.

La piedspecon de verso difinas ĝia komenco, ne la fino. Por aldona distingo, oni diras ke verso estas "vira", se ĝia lasta silabo estas akcentita (¯); alie ĝi nomiĝas "ina". La anapesta ekzemplo do estas ina, ĉar post la lasta anapesto sekvas senakcenta silabo.

La speco de la piedoj povas ŝanĝiĝi ene de verso. Ekzemple aleksandro konsistas el jamboj kaj amfibrakoj.