Pierre-Louis Dietsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre-Louis Dietsch

Pierre-Louis-Philippe Dietsch (naskiĝinta la 17-an de marto 1808 en Dijon; mortinta la 20-an de februaro 1865 en Parizo) estis franca orkestra kaj ĥora direktisto kaj komponisto. Lia nomo estas nesepareble ligitaj kun kelkaj el la plej spektaklaj riproĉoj de falsado kaj skandaloj de la muzikhistorio de la 19-a jarcento, kvankam pli nova esploro vidas lian rolon pli diferenciata.

La „Ave Maria de Arcadelt“

Marton de 1842 Pierre-Louis Dietsch prezentis dum ĥorkoncerto Ave Maria por kvarvoĉa ĥoro sen akompano, kiun li pretendis havi trovinta en la verkaro de la nederlanda renesanca komponisto Jakob Arcadelt. Ĉar tia verko en la verkaro de Arcadelt ne estis dokumentebla, kaj ankaŭ pro la eraroj rilate metrikon kaj prozodion maltipaj por la epoko la komponaĵo jam baldaŭ validis kiel falsaĵo de Dietsch.

Eksteraj ligiloj