Pjotr Nikolajeviĉ Durnovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Nikolajeviĉ Durnovo

Pjotr Nikolajeviĉ DURNOVO (ruse Пётр Николаевич Дурново, naskita 1845 en gubernio de Moskvo, Rusio – mortinta la 24-an de septembro 1915, Sankt-Peterburgo) estis rusa politikisto, gvidanto de internaj aferoj dum regado de caroj Aleksandro la 3-a kaj Nikolao la 2-a. Li kruele subpremis la revolucion de 1905. Durnovo famas pri tiu raporto - verkita en 1914 - , en kiu precize priskribis la eventojn de la dua mondmilito, inkluzive la kolapson de la Rusa Imperio.

Durnovo iĝis en 1883 ĉefo de la rusa policaro. Tiutempe li havis gravan rolon en likvido de terorista grupo, kiu murdis Aleksandron la 2-an.

Durnovo-n trafis en 1893 seksa skandalo kaj li estis maldungita. Li revenis en la registaron en 1900 kiel vicministro pri internaj aferoj. En oktobro de 1905, li estis komisiita ministro pri internaj aferoj, en modera registaro de Sergej Vitte.

Li forte disbatis la sanktpeterburgajn kaj moskvajn sovetojn, tiel akiris fidon de Nikolao la 2-a. Oni forigis Durnovo-n kaj Vitte-n el la registaro (1906) pro la ribeloj, sed Durnovo baldaŭ estis elektita al la ŝtata konsilio, kie li iĝis gvidanto de la konservativoj. Li estis plenforte kontraŭ malfortigo de la cara reĝimo. Li oficis ĝis sia morto en 1915.