PlayStation 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La PlayStation 3 de Sony apartenas al la nova generacio de konzoloj

PlayStation 3 (PS3) estas la venonta ludkonzolo de Sony, ĝi devos anstataŭigi la nunan konzolon, PlayStation 2. Ĝi estas la plej kosta el la nuntempaj konzoloj (Wii, XBox 360) pro ĝiaj funkcioj kaj aparatoj.

Subteno de GNU-Linuksaj operaciumoj

Baldaŭ post la komenco (ekde la versio 1.60 de la interna programo) PS3 havis funkcion konatan kiel «OtherOS» («Alia operaciumo»), per kiu oni povis instali en ĝian diskaparaton kaj uzi GNU-Linuksan mastrumsistemon, aŭ uzi ĝin el KD.[1][2][3]

Tamen en la versio 3.21 de la programo, la funkcio estis forigita «pro sekurecaj kialoj» (temis pri protekto de «intelekta proprieto» de Sony)[4]. Personoj, kiuj volis plu uzi la funkcion, devis rifuzi ĝisdatigi la programon, kaj tial rezigni pri kuna ludado per la servo «PlayStation Network» kaj kelkaj aliaj funkcioj.[5] Iuj homoj aĉetis la ludkonzolon ĝuste pro tio, ke Sony reklamis la povon uzi kaj GNU-Linukson, kaj ludojn en ĝi, do ili ekprocesis kontraŭ Sony en la nomo de Usonaj aĉetintoj-pluposedantoj de la ludkonzolo pri malhonesta kripligo de venditaĵo.[6][4]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-teknologio