Esperanto? Plenbuŝe!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plenbuŝe!)
La insigno de Esperanto? Plenbuŝe!

Leĝera rondo, iniciata kaj organizata de Philippe Beaudonnet, kiu ekde Septembro 2004 ĉiumonate kunvenas en alia restoracio de Berlin por samtempe paroli esperantlingve kaj gustumi diversajn manĝotipojn.

Ĉiu rajtas partopreni kaj vizitantoj estas kore bonvenaj.

La insigno baziĝas sur la Jubilea simbolo de UEA.

Ek de septembro 2004 ekzistas en Berlino Esperanta babilrondo specife dediĉita al samtempa uzado de du ĉefaj funkcioj buŝaj: kiel esprimilo de ideoj kaj opinioj kaj ĝuilo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tiu invito do celas Esperanto-parolantojn kiuj ŝatas babiladi en leĝera, amikeca etoso ĉirkaŭ tablo provizita je frandindaĵoj, malkovrante kuirartojn el diversaj landoj. En tiu ĉi nova grupo oni parolu laŭte nur Esperanton, flustre kun siaj najbaroj – kaj pli laŭte kun la kelneraro! – oni rajtas uzi ankaŭ la germanan aŭ iun ajn alian lingvon. Tiaj renkontoj povas havi utilan kromefikon: mirigi kaj interesigi ĉirkaŭulojn pri Esperanto.

Ĝi kuniĝas ĉiumonate la lastan vendredon je la 20a horo, en ĉiufoje alia restoracio konsilita de partoprenantoj. La unuan fojon, en Septembro 2004, ni renkontiĝis en azia vegetara restoracio, poste sekvis i.a. greka, germana, tajlanda, japana, meksika, barata, vjetnama.

Pro rezervo de tablo partoprenemuloj bv. anoncu vin retpoŝte per philipp*.b*audonn*t@gmx.n*t (anstataŭigu ĉiun asteriskon per la litero "e").

Kunvenejoj[redakti | redakti fonton]

Dato Restoracio Partoprenantoj
29-an de Februaro 2008 SAHARA (araba restoracio), Janusz-Korczak-Str. 8 / Fritz-Lang-Platz 5, en restoraciaro "Kulinarium", Hellersdorf Mitte, metroa stacio Hellersdorf
28an de Marto 2008 ĉina restoracio Ming Dynastie Brückenstr. 6 /10179 Berlin-Mitte (metro- kaj S-stacio Jannowitzbrücke)
30a de novembro 2014 SUENO Argentinisches Steakhouse, Meinekestr. 4, 10719 Berlin