Pliigita realo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni vidas kiel bildaro, kiu kunportas informojn, estas surmetitaj al la reala mondo, interagante kun la strato.

Pliigita realo (PR) estas termino por viva rekta (aŭ nerekta) vido de reala medio, kies eroj estas pliigitaj per virtuala bildaro generita de komputilo. Ĝi rilatas al la Mediaciita realo, kie la vido de la realo estas modifita (eble eĉ malpliigita ol pliigita) per komputilo.

En la kazo de la Pliigita realo, la pliigo kutime estas realtempa kaj en semantika kunteksto kun la mediaj elementoj, kiel sporta poentaro sur la televido dum matĉo. Kun la helpo de la progresinta PR-teknologio (ekz. aldonante komputila vido kaj objektrekono) la informoj, pri la ĉirkaŭa reala mondo de la uzanto, iĝas interagaj kaj diĝite uzeblaj. Artefaritaj informoj pri la medio kaj ĝiaj objektoj povas esti amasigitaj kaj rekuperitaj kiel informantaj tavoloj sur la vido de la reala mondo.

Dosiero:Augmented reality - heads up display concept.jpg
Ekz. de okulvitroj, kiuj povas montri pluajn informojn pri la ĉirkaŭa medio

Esplorado pri Pliigita Realo emas trovi la plej interesajn aplikojn de komputilfarita bildaro en realtempaj videoj, por plivastigi la realan mondon. Progresintaj esploroj inkluzivas la uzon de kapo-surmetitaj ekranetoj kaj virtualaj retinaj ekranetoj por videbligaj intencoj, kaj la konstruo de kontrolitaj medioj, kiuj enhavas ajn nombron da sensoroj kaj plenumiloj.

Eksteraj ligiloj

Grupoj de esplorado

Anglaj libroj