Podio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustavo la 5-a de Svedio parolas sur podio
Podio de Formulo 1 en 2007, kun la tri plej rapidaj venkintoj.

Podio estas utila farita objekto, kiu ebligas por homoj stari sur pli alta platformo ol la ĉirkaŭo, grundo. Ĝi estas uzata tiel pli bone vidigi la parolantojn, la eventon, sportajn venkintojn.

Dum sporta evento, la venkintoj ofte staras sur podio, kies plej alta parto servas por la plej bona venkinto, la mezalta podia parto por la dua plej bona kaj la plej malalta podia parto por la tria plej bona venkinto.

Alifoje en podio povas esti montrataj negative kulpulojn, homojn kiuj pro iu ajn kialo estas ekspoziciitaj antaŭ homaro kiel puno, rekono ktp.

En sociaj kunvenoj, prelegoj, konferencoj, kongresoj ktp., sur podio sidas la ĉefaj partoprenantoj, nome prelegantoj, prezidantoj de asocioj, omaĝatoj, kontrolisto ktp.