Pontifika Universitato Bolivarana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pontifika Universitato Bolivarana (hispane: Universidad Pontificia Bolivariana, UPB) estas unu el la plej gravaj privataj universitatoj de Kolumbio. Ĝi apartenas kiel pontifika (= episkopa) universitato al la arkidiocezo Medellín de la katolika eklezio.

La universitata biblioteko

Ĝi estas akreditita laŭ rezolucio 2596 de la 30-a de junio 2006 por daŭro de kvar jaroj; nur dek du kolumbiaj universitatoj posedas tian agnoskon.

La Universitaton Bolivaranan oficiale fondis la katolika arkiepiskopo de Medellín, monsinjoro Tiberio de Jesús Salazar y Herrera, la 15-an de septembro 1936. La nomo de la universitato honoras generalon Simón Bolívar, liberiganton de Ameriko, kiel simbolon de profunda devosento, amo al la patrujo kaj sento de aparteno al Latinameriko.