Poronajsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Rusia urbo gm Poronajsk (ruse Поронайск) estas urbo en Rusio. Ĝi situas sur orienta bordo de insulo Saĥaleno, ĉe rivero Poronaj (Поронай). En la urbo estas haveno, fervoja stacio kaj flughaveno.

Ĝis 1946 la nomo de Poronajsk estis Sikuka (敷香,Сикука). De 1905 ĝis 1945 ĝi apartenis al Japanio. En la jaro 1959 la urbo havis proksimume 21 600 loĝantojn.