Portalo:Zoologio/Animalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pterois volitans
Pterois volitans


Fajra pteroiso (Pterois volitans) estas venena fiŝo el familio de skorpenidedoj (Scorpaenidae) vivanta en Hinda oceano kaj Pacifiko, nome plejparte en malprofundaj akvoj kaj sur koralaj rifoj. Ĝia veneno ne estas por homo kutime morte venena, sed la trafita loko estadas ofte tre dolora kun longdaŭra resanigado. La pteroiso eluzas la venenon nur al memdefendo, kaj se ĝi ne estas endanĝerigita, ĝi mem ne atakas.

Temas pri soleca fiŝo, kiu vivas en pli malgrandaj biocenozoj nur junaĝe aŭ nur en tempo de reproduktado. Plenkreskule temas pri forte teritoria fiŝo, kiu defendas sian teritorion kaj antaŭ fremdaj kaj eĉ antaŭ unuopuloj de la sama specio. Eventualajn rompintojn ĝi forpeligas per sia aspekto aŭ per la veneno, kiun ĝi disponas. La maskloj de pteroiso estas multe pli agresemaj ol la femaloj.

>>pli