Preĝejo Sankta Henriko (Nova Urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Henriko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Preĝejo Sankta Henriko (kostel svatého Jindřicha). Fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1348, konstruita en la dua duono de 14-a jarcento; la renesancstila vestiblo el la jaro 1528; ambaŭ kapeloj en frua baroko. La internan barokstilan ekipon el la unua duono de la 18-a jarcento oni regotikigis en la jaro 1875. Apartigita de la preĝejo staras la sonorilturo, gotika kampanilo, kiun konstruis je la fino de 15-a jarcento la novurbanoj memore al la husanaj militoj. Kune kun la preĝejo ĝi estas vidinda oazo - konservita insulo de iama tempo en la trafik-plena moderna parto de la urbo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.