Preĝejo Sankta Jakobo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Jakobo)
Preĝejo Sankta Jakobo
kirko
kristana preĝejomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 29″ O (mapo)50.0880614.42472Koordinatoj: 50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 29″ O (mapo)

Estiĝo1232

Preĝejo Sankta Jakobo (Prago)
Preĝejo Sankta Jakobo (Prago)
DEC
Preĝejo Sankta Jakobo
Preĝejo Sankta Jakobo
Lokigo de Prago en Ĉeĥio

Map
Preĝejo Sankta Jakobo
Vikimedia Komunejo:  Church of Saint James the Greater (Praha, Staré Město) [+]
vdr

Preĝejo de Sankta Jakobo (ĉeĥe: kostel sv. Jakuba), bela ekzemplo de frugotika arkitekturo, estis konsekrita jam en 1244; en la 14-a jarcento rekonstruita. Post la incendio en 1689 oni ĝin barokigis. Tre interesa estas la baroka reliefo sur la frontportalo, verko de Ottavio de Mosta (1695). Interne estas precipe vidinda la plej elstara monumento sur la tombo de iama reĝa ĉefkanceliero de Bohemio, Václav Vratislav de Mitrovice, farita laŭ la projekto de la viena arkitekto J. B. Fischer de Erlach, kun statuoj de granda barokepoka skulptisto de Praha, F. M. Brokoff (1714-16). Al la preĝejo aliĝas komplekso de la estinta monaĥejo de minoritoj kun la "paradiza korto" (kvadrata ĝardeno kun arkadoj - apud la ĉefa enirejo), kies unu duono konservis sian 14-a-jarcentan aspekton, dum la alian oni barokigis.