Preĝejo Sankta Johano (Malá Strana)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sta Johano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Sankta Johano en Malá Strana

Preĝejo Sankta Johano (ĉeĥe: kostel sv. Jana Na prádle) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Prago, menciita jam en la jaro 1142. La navo devenas el la mezo de la 13-a jarcento, postaj alikonstruoj estis en renesanca kaj baroka stilo. En la jaro 1662 oni fondis ĉe la preĝejo hospitalon, kies arkada konstruaĵo ankoraŭ hodiaŭ fermas la spacon ĉirkaŭ ĝi. Ĉe la preĝejo troviĝas statuo de 'Sankta Johano Nepomuka' el la jaro 1715, verko de M. J. Brokoff.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.