Premio Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Premio Hugo (angle "Hugo Award") doniĝas ĉiujare por la plej bonaj sciencfikciajfantastaj verkoj, kies unua anglalingva eldonado okazis dum la antaŭa jaro, kaj por rilataj fakoj kiel la plej bona sciencfikcia artaĵo, la plej bona filmo, kaj la plej bona rilata libro. La kategorioj ŝanĝiĝas tra tempo, kiel la sciencfickia fako kreskas kaj ŝanĝiĝas. La gajnantojn elektas sciencfickiaj fervoruloj, kaj la premioj doniĝas ĉe la ĉiujara Monda Sciencfikcia Kunveno.

La premio estas nomata pro Hugo Gernsback, la fondanto de la pioniranta sciencfikcia revuo Amazing Stories ("Mirigaj Rakontoj").

La unua Monda Sciencfikcia Kunveno (Worldcon) okazis ĉe Novjorko, Usono, en 1939. Kvankam "plej bonaj" elektiĝis ĉe ĉiu kunvenoj, ne estis premioj ĝis la 11-a Worldcon (Filadelfio, Usono, 1953) kaj tiu okazo estis, tiutempe, intencata kiel unufoja. Tamen por la 13-a kongreso (Klevlando, Usono, 1955) oni decidis konstantigi la materiajn premiojn.

Simila premio estas la Premio Nebulozo. Kontraste al la Premio Hugo, la gajnantojn elektas verkistoj, ne fervoruloj.

Eksteraj ligiloj