Premio Juno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Premioj Juno)
Premio Juno
Oficiala titolo Juno Awards · Prix Juno
premiaro
Nomita laŭ Pierre Juneau
Objekto trofeo
Organizanto Kanada akademio de registraj artoj kaj sciencoj (CARAS)
Lando  Kanado
Fondita en 1970
En TTT http://junoawards.ca/
vdr

La Premioj Juno (angle "Juno Awards"; france "Prix Juno") estas la kanada premiaro ĉiujare aljuĝataj al la plej bonaj muzikistoj kaj muzikaj grupoj en tiu lando. La premiaro en 1970 ekestis el la antaŭaj muzikpremioj Gold Leaf Awards, kiuj estis okazigitaj per muzikindustria magazino nomata RPM (mallonge por Records, Promotion, Music - "diskoj, varbado, muziko") fondita en 1964. En 1975 fondiĝis nacia institucio Canadian Academy of Recording Arts and Sciences (CARAS, "kanada akademio de registraj artoj kaj sciencoj"), nelaste por administri la ĉiujarajn premiojn Juno. La premioj honorigas artajn kaj teknikajn prezentojn de ĉiuj stiloj de kanada muziko. Ekde la jaro 1978 la akademio ĉiujare aldonas aldonan premion Canadian Music Hall of Fame por honorigi la vivoverkon de unuopaj muzikistoj - la honorigitoj de tiu aldona premio ankaŭ prezentiĝas en la festa ceremonio de la premio Juno, aldone al la "Juno-premiitoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]