Procezaŭtomatigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Procesaŭtomacio)

Procezaŭtomatigo estas tekniko, kiu realigas sistemojn por kontrolado de fizikaj kaj kemiaj procezoj praktike sen interfero de homa agado.

Pravigo[redakti | redakti fonton]

La uzado de sistemoj por la kontrolado de procezoj estas unue sekureco; ĝi devas ebligi operacii la procezon je sekura kaj profita maniero. Estas atingita per kontinua mezurado de gravaj procezaj parametroj kiel temperaturoj, premoj, niveloj, fluokvantoj kaj koncentratoj kaj surbaze de ĉi tiuj parametroj faras decidojn, ekzemple, la malfermado de valvoj, la startado de pumpiloj, la regulado de hejtiloj ktp, tiamaniere ke difinitaj procezaj parametroj estas devigitaj je difinitaj valoroj. La plej grava deirpunkto kiam oni konstrukcias tiajn aŭtomatajn sistemojn estas sekureco, kiu ĉirkaŭprenas homojn, la medion kaj aparatojn, sed ĉiam la sekureco de homoj estas la plej grava. Kiam homoj, la medio kaj la aparatoj estas protektitaj, la kontrolado povas fokusi je profitaj celoj, kiel minimumigi la kromproduktadon, minimumigi la uzadon de energio kaj maksimumigi la produktadon kaj la kvaliton de produktoj.