Projekta diskuto:Matematiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel mi trovas artikolojn robote tradukita de iu vorto angla?[redakti fonton]

P.e., ĉu en:shuffle tradukiĝis? Ĉar Maksim-bot ne aldonas ligilojn al la esperantaj artikoloj kiu ĝi kreas, estus tre facile havi paĝon kun tut la vortoj originaj kaj iliaj tradukoj proponitaj de Maksim-bot. --BACbKA 10:01, 18. Dec 2006 (UTC)

Ĉiuj tradukitaj kaj ankoraŭ ne prilaboritaj artikoloj estas en kategorio Kategorio:Artikoloj por polurado kaj movo.
Aldoni la reajn ligojn el la angla mi ne rajtas, kiel oni tie al mi diris, ĉar intervikiaj ligoj devas esti nur inter paĝoj en la sama nomspaco.
La uzita vortaro grandparte estas ĉi tie: ru:Участник:Maksim-e/eneo-dop.txt. La vortaro estis ankaŭ el ReVo kaj kelkaj aliaj similaj fontoj. Vere estas ankoraŭ unu granda de mi farita parto de la vortaro, kiun mi forgesis enretigi, pri ĝia publikigo mi baldaŭ okupiĝos. Maksim 10:57, 18. Dec 2006 (UTC)

Dankon. Mi certe ekvidis la kategorion (kiel ligitis de la projekta paĝo), sed la kategorio ne enhavas la vortoj originaj (pro tio, p.e., mi ne povis trovi respondon por mia komenca demando pri shuffle). Ĉu vi povus alŝuti "log"-dosieron de la tradukado por tio celo? Krome, ĉu via atentaro ricevas de la roboto tut la artikolojn de la kategorio? Se ne, bv vidu Diskuto:Probablo-n :-) ... --BACbKA 12:49, 18. Dec 2006 (UTC)

Mi povas alŝuti ne "log"-dosieron sed male la fontan vortaron por tradukado.
En parto de okazoj pli bona, ĉar kelkfoje korektigita, estas Vikipedio mem. Mi havas programon kiu konstruas vortaron laŭ intervikiaj lingvoj el XML fotaĵo de vikipedio ru:Участник:Maksim-e/slov_iz_xml.py (bezonas ankaŭ dosieron ru:Участник:Maksim-e/bib_tekst.py, ankaŭ memoru ke en la nomoj de dosieroj devas esti signoj "_" sed ne spacetoj)
Mi povas por vi ĉi tion ruligi baldaŭ kaj enretigi la rezulton (sed vi povas mem provi).
Mia atentaro nenion recivas, reale mi atentaron praktike ne uzas. Maksim 15:17, 18. Dec 2006 (UTC)
La vortaro, farita el intervikiaj ligoj, estas ĉi tie: http://moskvo.ru/~maks/sleo-20061202.rar Maksim 17:19, 19. Dec 2006 (UTC)

Dankon! mi instaligis por ĝi la programon unrar kaj povis malfermi la dosieron. (Sed bzip2 de sleo.txt sukcesis malgrandigi la saman dosieron ĝis 3679437b :-) ). --BACbKA 19:51, 21. Dec 2006 (UTC)

Kiel traduki dichotomy ktp?[redakti fonton]

angle dichotomy estas "disigado en du partoj". "dueropiĝo"? kaj "dueropiĝa" por dichotomous? Ĉu bone? --BACbKA 20:09, 21. Dec 2006 (UTC)

Eble "dupartigo", dumembrigo". Petro@diskkont 16:16, 31. Okt 2007 (UTC)
Nun mi trovis, ke ekzistas eĉ en E° "dikotoma". Dikotomeco - disduiĝado. Petro@diskkont 16:19, 31. Okt 2007 (UTC)

Refreŝigu la tradukojn[redakti fonton]

Saluton, mi provis traduki Vikipedio:Projekto_matematiko/Ago_(fiziko) sed rezignis, ĉar la anglalingva artikolo moderniĝis kaj ŝanĝis sian enhavon. Mi ŝatus kompreneble poluri freŝan artikolon de 2008. Ĉu vi pripensis eble fari la aŭtomatan tradukon por la restantaj artikoloj, por pli-freŝigi la krudtradukojn? --Jacob Nordfalk 04:05, 19. Aŭg 2008 (UTC)