Proksimaj Hebridoj
Proksimaj Hebridoj aŭ Ĉeajn Hebridoj (skot-gaele na h-Eileanan a-staigh [na HElanan aSTAJ], angle Inner Hebrides [Ina HEbridiz]) estas la insularo, parto de la Hebridaj Insuloj, pli proksima al la ĉefa parto de Skotlando. Ĝi konsistas el la jenaj insuloj:
- Skye/an t-Eilean Sgitheanach
- Rum/Rùm
- Eigg/Eige
- Muck/Eilean nam Muc
- Canna/Canaigh
- Mull/Muile
- Iona/I
- Coll/Colla
- Tiree/Tiriodh
- Islay/Ile
- Jura/Diùra
- Colonsay/Colbhasa.