Propofolo
Propofolo (C12H18O) estas medikamentaĵo el grupo de dormigaĵo (hipnotiko), kiu estas bone regebla pro ties mallonga biologia duoniĝa tempo kaj relative malgranda akumuliĝo. En la komercaj preparaĵoj, propofolo estas vendata kiel solvaĵo en lipida emulsio (soja oleo) kaj tiel havas laktoblankan aspekton.
Komercaj nomoj
Disoprivan (D, CH), Diprivan (A), Recofol.