Provinco Ĥamuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥamuan (|ຄໍາມ່ວນ) estas provinco de Laoso, situanta en la centro de la lando. Norde ĝi limas kun la provinco Boliĥamsai; sude kun la provinco Savannaĥet. Okcidente ĝi limas kun Tajlando kaj oriente kun Vjetnamo. La ĉefurbo estas Thaĥek. La provinco havas 16.315 km2 kaj laŭ censo de 2010 ĝi havis 367.562 loĝantojn.