Regiono Andiĝono
La provinco Andiĝono aŭ regiono Andiĝono (uzbeke Andijon viloyati, antaŭe cirile Андижон вилояти [Andiĝon vilojati]), estas administra provinco de Uzbekio, situanta en la orienta parto de la lando, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo Andiĝono. Aliaj gravaj urboj estas Asaka (en la sovetunia epoko Leninsk), Xonobod [Ĥonobod], Shahrixon [Ŝahriĥon] (en la sovetunia epoko Moskovskij), kaj Korasuvo. Inter ĝiaj naturaj rimedoj troviĝas deponejoj de nafto, tergaso, ozokerito kaj kalkŝtono.
Koordinatoj: 40° 45′ N 72° 10′ O / 40.750 °N, 72.167 °O (mapo)