Provinco Luangprabango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luangprabango (ຫລວງພະບາງ) estas provinco de Laoso, situanta en la nordo de la lando. Ĉi tiu provinco estis la reĝlando Luangprabango, unu el la tri reĝlandoj, kaj poste princlandoj, kiuj kreis la nunan landon Laoso. Ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de la antikva reĝlando Lan Xang kaj unu el la plej malnovaj urboj de Laoso, fondita antaŭ 1200 jaroj. Ĝi havas 16.875 km² kaj en 2010 en ĝi loĝis ĉ. 408,800 personoj.